Mostrando postagens com marcador Versio. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Versio. Mostrar todas as postagens

La estonto estas ni

(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Versio: nekonata

Kolego, kolegino
La estonto estas ni
Estas gloro en la fino
Ĉar ni lernas pli kaj pli

Ni parolas kaj muzikas
Du plus unu faras tri
Esperanto ne komplikas
La estonto estas ni


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
Infana kanto
Ni dancu en la rondo
Rondodanco

Infana kanto

(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Versio: nekonata

Ni kantas kantojn belajn
de infano juna flor'
ni turniĝas kun espero
kun revemo en la kor'

Vitran ringon mi ricevis
Tial ĝi rompiĝis tuj
Puran amon vi dediĉis
Tre malmulte por koruj'


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
La estonto estas ni
Ni dancu en la rondo
Rondodanco

Ho sinjor'

(Originala titolo: Haja amor)
Verkis: Luiz Caldas k Chocolate da Bahia
Versio: nekonata

Ni parolas Esperanton, kaj laboras kun fervor',
ho, sinjor'! ho, sinjor'!
Nia patro kaj patrino estas homoj de valor'
ho, sinjor'! ho, sinjor'!
Elefanto estas monto kaj virino estas flor'
ho, sinjor'! ho, sinjor'!
Pro Kupido oni vivas kun la sago tra la kor'
ho, sinjor'! ho, sinjor'!

Ho, sinjor', ŝi kaj mi,
ho, sinjor' kun fervor'
ho, sinjor', vi kaj ni,
ho, sinjor', jen kolor' de fantazi'!

Ne parolas Esperanton tiu praaligator'
ho, sinjor'! ho, sinjor'!
Dinosaŭroj estas birdoj, atombombo estas flor'
ho, sinjor'! ho, sinjor'!
Esperanto ja ne strikas ĉar dependas de labor'
ho, sinjor'! ho, sinjor'!
Lernolibroj kaj vortaroj, tamen mankas profesor',
ho, sinjor'! ho, sinjor'!

Ho, sinjor' tie ĉi,
ho, sinjor', tie for,
ho, sinjor', helpu pli,
ho, sinjor', profesor' venu al ni!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Esperanto estas bela

(Originala titolo: Pai Francisco)
Tradicia
Versio: Maria Eurípedes

Esperanto estas bela
Estas bela kaj utila - kaj utila
Se vi lernas Esperanton
Vi plibonigas la tutan mondon

Esperanto jes
Esperanto nun
Esperanto eterne
Eterne Esperanto


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Franĉjo en la rondo
Paĉjo Franĉjo

La cirko

(Originala titolo: Um elefante incomoda muita gente)
Tradicia
Versio: Maria Eurípedes

La pajaco laboras en la cirko
Kaj la pajaco ankaŭ loĝas en la cirko

La muzikisto ludas la gitaron
Li ankaŭ ludas la muzikilaron

La dancistinoj estas tre movemaj
Kaj estas lertaj kaj tre laboremaj

La magiisto agitas la tuketon
Kaj aperigas por ni belan birdeton

La pajaco ja estas petolema
Li estas ĝoja, ĝoja kaj ridema

La muzikisto estas tre inteligenta
Li kantas, dancas kaj estas diligenta

La dancistinoj la cirkon ja beligas
Kaj ili dancas kaj ĉiam ne laciĝas

La magiisto estas vere homo saĝa!
Aliformigas ranon en princinon


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Elefanto ĝenas

Kanto de la korelativoj

(Originala titolo: Baile de favela)
Verkis: MC João
Versio: Vitor Mendes

Nun mi kantas pri korelativoj
Kiuj havas prefiksojn kaj sufiksojn
Por ke oni lernu
Multe pli rapide
Kantu vi kun mi
Kantu ĝoje kantu ride

Kio estas en ĉi tiu loko
Estas io bela kaj muzika
Ĉio estas ĝoja,
Ĉio estas kanto
Kaj nenio vanas
Tio estas Esperanto

Kial lernas mi per tiu kanto?
Ĉar mi ŝatas tial mi kantadas
Ial tiu kanto
Vortojn memorigas
Nenial mi ne kantus
Ĉial kanti faciligas

Kiu venas kanti la muzikon?
Ĉu ja iu ne kantos kun mi?
Jen ke kantas ĉiuj
Neniu silentas
Tiun grandan ĝojon
Pro la kanto nun mi sentas.

Kiam kanti tiun ĉi muzikon?
Ĉu nur iam en la klasoĉambro?
Nu, vi kantu tiam
Kiam vi memoros
Kaj neniam diru
“Mi ne lernis do mi ploros”.

Kiel lernos tion mi rapide?
Tiel kiel mi diras al vi
Iel lernu ni
Ĉiam kun ĝojec’
Neniel ni rezignu
Lernu ĉiel laŭ eblec'

Kie kantos mi tiun muzikon?
Tie kie sentos vi pli bone
Ie en la domo,
Ĉie, se vi volas
Ja nenie povas
Vi ne kanti se vi solas.

Kiom kostas lerni Esperanton
Tiom kiom kostas la spirado
Iom da bonvolo
Neniom da mono
Ĉiom da kantadoj
Kiel ja ĉi tiu sono.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bela nova sento

(Originala titolo: Jerusalema)
Verkis: Master KG
Versio: Zore

La beleco nun, beleco nun,
La beleco nun, beleco nun,
Estas bela freŝa,
La beleco nun...

En la mondon flugas bela nova sento
Alvoko al ni por amlabor' de l' aga kolegar'

Ne plu la milito, tamen ne batalo,
Eĉ ne kolero, nek la malamo,
Tion ne volas ni, nur amo sur la ter'

Tion ne volas ni, tion ne volas ni, tion ne volas ni,
Nur amo sur la ter'


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Zore)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ni lernu literojn

(Originala titolo: Ba be bi bo bu)
Verkis: João Plinta
Versio: Vitor Mendes

La ca ce ci co cu
Lernu ĉiuj ni sen lac'
Estas la litero c
En komenco kaj en pac’

La ĉa ĉe ĉi ĉo ĉu
Ja facila estas tre
Estas la litero ĉ
En ĉielo kaj en ĉe

La da de di do du
Lernu vi kara lernant'
Estas la litero d
En diversa kaj diant’

La ga ge gi go gu
Lernu ĉiuj ni kun sent'
Estas la litero g
En gitaro kaj en gent'

La ĝa ĝe ĝi ĝo ĝu
Lernu ĉiuj ni sen ĝen'
Estas la litero ĝ
En ĝirafo kaj ĝarden’

La ra re ri ro ru
Lernu nun mia amik'
Estas la litero r
En la vorto respublik'

La ta te ti to tu
Lernu bone mi kaj vi
Estas la litero t
En Tibet’ kaj tie ĉi



Kantas kaj gitarludas: Vitor Mendes


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ca ce ci co cu

Lernante Esperanton

(Originala titolo: Canção do dia)
Tradicia
Versio: Maria Eurípedes

Mi estas feliĉa
Ĉar mi ĝoje kantas
Estas mi studema
Kaj lernas Esperanton

Vi estas feliĉa
Ĉar vi ĝoje kantas
Estas vi studema
Kaj lernas Esperanton

Li estas feliĉa...

Ŝi estas feliĉa...

Ni estas feliĉaj
Ĉar ni ĝoje kantas
Estas ni studemaj
Kaj lernas Esperanton

Ili estas feliĉaj...


Rim: tiu ĉi versio estas rezulto de kelkaj sugestoj faritaj de Vitor Mendes kaj akceptitaj de Maria Eurípedes.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Literoj kun ĉapelo

(Originala titolo: Eu sou pobre, pobre, pobre -aŭ- De marré de ci)
Tradicia
Versio: Sylla Chaves

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĉ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas C.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas G.

La ĉapelo en ĜENTILA,
ĴAŬDO, ĤORO, ĈU kaj ŜI
estas vere tre facila
por mi kaj por vi.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĵ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas J.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ŝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas S.


Rim: El la libroj 100 jaroj da kantado: Kultura Kooperativo de Esperanto, 1989
kaj Rapida vojo 1: Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, 1999
kaj Esperanto por Lernejaj Klasoj – Vol. 1 (Josias Barboza), 2008.



Kantas: Cristina Pancieri
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu aliajn versiojn:
Alfabeto de Esperanto
La unuaj tri numeroj