Mostrando postagens com marcador Multoblaĵo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Multoblaĵo. Mostrar todas as postagens

Elefanto ĝenas

(Originala titolo: Um elefante incomoda muita gente)
Tradicia
Traduko: Flávio Fonseca

Unu elefanto ĝenas multajn homojn
Du elefantoj ĝenas ĝenas ege pli

Du elefantoj ĝenas ĝenas multajn homojn
Tri elefantoj ĝenas ĝenas ĝenas ege pli

Tri elefantoj ĝenas ĝenas ĝenas multajn homojn
Kvar elefantoj ĝenas ĝenas ĝenas ĝenas ege pli

Kvar elefantoj ĝenas ĝenas ĝenas ĝenas multajn homojn
Kvin elefantoj ĝenas ĝenas ĝenas ĝenas ĝenas ege pli

ktp...


Rim:
- (Noto de la tradukinto) La melodia ritmo estas ete adaptita por taŭgi al Esperanto.
- Taŭga kanteto por instrui nombrojn, diferencon inter multe kaj ege kaj eĉ taktojn (kaj certe por amuzi!).
- (Noto de la tradukinto) Kompatindaj elefantoj... ili estas pacemaj!
Obs:
- (Nota do tradutor) O ritmo da melodia foi levemente adaptado para se adequar ao Esperanto.
- É uma canção apropriada para ensinar os números, a diferença entre multe e ege e até compassos (e certamente para divertir!).
- (Nota do tradutor) Coitados dos elefantes... eles são pacíficos!




Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La cirko

La estonto estas ni

(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Versio: nekonata

Kolego, kolegino
La estonto estas ni
Estas gloro en la fino
Ĉar ni lernas pli kaj pli

Ni parolas kaj muzikas
Du plus unu faras tri
Esperanto ne komplikas
La estonto estas ni


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
Infana kanto
Ni dancu en la rondo
Rondodanco

Infana kanto

(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Versio: nekonata

Ni kantas kantojn belajn
de infano juna flor'
ni turniĝas kun espero
kun revemo en la kor'

Vitran ringon mi ricevis
Tial ĝi rompiĝis tuj
Puran amon vi dediĉis
Tre malmulte por koruj'


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
La estonto estas ni
Ni dancu en la rondo
Rondodanco

Detaloj

(Originala titolo: Detalhes)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Marcos Campos

Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’.
Detaloj tiel simplaj pri ni du,
Fariĝas tiom gravaj pri l’ forges’,
Kaj ofte restos en via memor’
Vi sentos, jes.

Se alia longharulo ekaperos sur la strato,
Kaj tio portos saŭdadon al vi, jen nur vi kulpas;
La brua ronko de l’ veturil’ lia
La senkolora pantalono, vere pro l’ malnov’
Do, senprokraste mi ĉeestos en
Via memor’.

Se iu tuŝos vin samkiel mi, diru nenion,
Ĉar tiel vi evitos voki min, anstataŭ tiun.
Pensante ĝui amon dum moment’
Klopodas vi aflikte ĝis la fin’,
Kaj tiam eĉ dum momento pensos
Vi je mi.

Mi scias, ĉi detaloj malaperos tra la vojo
De l’ tempo kiu ŝanĝas amon je preskaŭ nenio.
Sed tio ankaŭ estas la detal’
Ĉar granda amo daŭre vivos ja,
Kaj vi pro tio rememoros min
Dum la vivad’

Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...
Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Detaloj

Detaloj

(Originala titolo: Detalhes)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Vitor Mendes

Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min
Dum multa tempo vivos mi ĉe vi
En via sin' 
Detaloj tre malgrandaj de ni du
Al ni ne eblas tute la forges’
Kaj ĉiun horon venos tiuj ĉi
Al vi sen ĉes’.

Se iam venos al vi multharulo
Kun trajto mia,
Kaj tio portos al vi resopiron,
Kulp’ estos via,
Kaj li parolos Esperanton kiel mi
Kaj t-ĉemizojn esperantajn uzos li
Kaj tiam certe tuje via pens’
Estos pri mi.

Mi scias ke alia vir’ vin flatas
Ĉe la oreloj
Per amaj vortoj same kiel mi
Tio estas ŝeloj
Nur ŝeloj ĉar ne estas mia am’
Kaj eĉ forgeso mia de l’ akuzativ’
Kaj jen ĉi hore estos mi
En via viv’...

En via ĉambro estos vi en pens’
Solecan nokton
Serĉanta sopirante antaŭ dorm’
La mian foton,
Sed ja ne estas mi sur foto ĉi
Sed la rideton mian vidos vi
Kaj ĝuste tiam tuta via pens’
Estos pri mi.

Se iu tuŝos vian korpon kiel mi
Restu silente
Ne diru mian nomon nekonscie
Maldiligente
Juĝante ke vi tiam havas amon
Malesperante vi klopodas ĝis la fin’
Kaj ankaŭ tiam jen ne povos vi
Forgesi min

Detaloj tiaj malaperos ja
Dum viv’ pro tio
Ke l' tempo-strat' kondukas amon al
Preskaŭ nenio;
Sed estas “preskaŭ” ja plia detalo
Al granda am’ ne eblas veni ajna fin’
Pro tio ĉio vi neniam plu
Forgesos min

Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min
Dum multa tempo vivos mi ĉe vi
En via sin'
Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Detaloj

Ĝis Dio volu

(Originale: Até quem sabe)
Verkis: João Donato k Lysias Ênio
Traduko: Cícero Soares

Ĝis ajna iam
Ĝis volu Di'
Ĝis Dio diru

Ĝis vi sen mi
Sen fantazio
Sen resopiro

Jam ni nuntempe
Tuj senaverte
Ne plu kuniras

Ne plu deziras
Pluiri rekte
Nek plu afekte

Mi iros kun
Neniu nun
Jam ne vi plu

Sen memestim'
Sen vivfaden'
Sen memkompren'

Venu forges'
En la amas'
Ĝi min konsolu

Ĝis ajna iam
Ĝis diru Di'
Ĝis Dio volu



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĝis kiu scias

Kopakabano

(Originala titolo: Copacabana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Ekzistas plaĝoj kun riĉe bela natur'.
Sed ĉarmon vere edenan havas vi nur
Sablo arĝenta, gajaj sirenoj,
Blu’ firmamenta, kiel Di-benoj.

Kopakabano, marprincin' estas vi,
Pulsanta vivo en maten-simfoni',
Kaj ĉe l' krepuskmagi' vespera
Nin kortuŝas per saŭdado tenera.

Kopakabano, maro ĉiam en kant',
Kisinte vin tuj iĝis via amant'
Kun la pasimurmur' sen fin':
Porĉiame, marprincinjo, mi amos vin.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Kopakabana
Kopakabana

Kopakabana

(Originala titolo: Copacabana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Vitor Mendes

Ja multas plaĝoj tre belaj kun tia sunlum’
De ĉiuj tiuj belaĵoj vi estas la sum’
La sablo kaj la ĉielo bela,
Viaj sirenoj en rido hela

Kopakabana vi, princino de l’ mar’
Dum la maten’, la viv’ en ĝoja kantar’
Kaj kiam venas sunsubiro
En vespero jen al mi resopiro

Kopakabana, jen, la mar’, la kantist’
Vin ame kisas, ĉar ne eblas rezist’
Kaj, diras mi per murmurad’
Jen por vi Kopakabana, ĉi am-kantad’.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Kopakabana
Kopakabano

Kopakabana

(Originala titolo: Copacabana)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Jorge das Neves

Ekzistas plaĝoj tre belaj, plenaj de lum'
ĉe vi naturo pli taŭgas por amindum'
la sablo blanka, ĉielo linda
la sirenaro des pli aminda...

Kopakabana, princineto de l' mar'
dum la mateno pluas vivo-kantar'
je vesperiĝo sunsubiro
estas fonto de saŭdado, sopiro...

Kopakabana, mar' eternas por vi
kisas la sablon kun profunda pasi'
ĉarma etoso de virin'
tial mi, Kopakabana, amegas vin.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Kopakabana
Kopakabano

Somera sambo

(Originala titolo: Samba de verão)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Vitor Mendes

Kia am’ estas ŝi
Singulara virin’
Pasis ŝi preter mi
Kaj rigardis nur min

Kapoturnis ŝi jen
Mi parolos pri am’
Ke ĝi venas al ni
Kaj estiĝas la flam’

Vidu, kiel la somer’
Tiu ĉi aper’
Varmas mia kor’
Pro rigard’ de l’ ulino la ven’

Kaj ĉi ven’ estas plen’
De la mar’ en okul’
Kaj jen ke estas ne
Por la amo la ul’

Sed nun jes, diru jes
Ĉesu ĉi atendad’
Mi ne dormas trankvile
Sen via amad’

Jen mi
Petas sed, ho ve, ne
Volas vi, lasas mi, volu Di’
Venos ja vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Somera sambo

Somera sambo

(Originala titolo: Samba de verão)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Wel

Vidu nur, kia am',
Preterpasa knabin'.
Malaperis sen dram',
Sed rigardis nur min.

Se ŝi venos ja mi
Diros tuj re kaj re
Ke am' estas pasi'
Por ĝu' de du, ĉu ne?

Kun brul' kvazaŭ de somer'
Ardas en desper',
Saltas, mia kor' nur por
Renkonti l' knabinon, ŝi: jen!

Kaj kun si portas ŝi
Maron en la rigard'.
Mokas min la destin',
Ĉi senfina hazard'.

Nur promes', mi sen jes',
Longas en ĉi desper'.
Sen ripozi en dorm',
Kun la pens' al tener'.

Ho ve, grandas la sufer'.
Kion do faru mi?
Mi en preĝ' , vi sur la: ter'!


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Somera sambo

Mi volas, panjo

(Originala titolo: Mamãe eu quero)
Verkis: Jararaca k Vicente Paiva
Traduko: Vitor Mendes

Mi volas, panjo
Mi volas, panjo
Mamsuĉi, nun volas mi
Donu suĉilon
Donu suĉilon
Donu suĉilon por ne esti plorkri’

Dormu fileto
Fil' de mia kor’
Prenu suĉbotelon
Kaj foriĝos via plor’
Havas mi fratinon
Ŝi nomiĝas Ana
Pro tiom palpebrumi
La palpebr' estas malsana


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




VIdu aliajn tradukojn:
Panjo, mi volas
Panjo, mi volas

Mirinda urbo

(Originala titolo: Cidade maravilhosa)
Verkis: André Filho
Traduko: Sylla Chaves

Saluton, mirinda urbo
plena je ĉarmoj mil!
Vi estas, mirinda urbo,
ja la koro de Brazil'!

El Korkovado Jesuo vin benas
por ke vi dormu trankvile,
kaj Sukerpano, se ŝipoj alvenas,
ilin salutas ĝentile.

Saluton, mirinda urbo...

Plaĝoj senpagaj kaj sen diskrimino
inter hotel' kaj favelo...
Rio, vi estas bonkora patrino,
por ĉiuj homoj modelo.

Saluton, mirinda urbo...

Estas en vi la kolor' de l' espero
kaj tial nun nia kanto
sonas omaĝe al vi, kun sincero,
en nia lingv' Esperanto.

Saluton, mirinda urbo...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Mirinda urbo
Urbo mirinda

Ĝardenistino

(Originala titolo: Jardineira)
Verkis: Benedito Lacerda k Humberto Porto
Traduko: Vitor Mendes

Ĝardenistino kial vi malĝojas
Diru al mi kio ĉagrenas vin
Ve, kamelio falis el la branĉo
Kaj elspiris funde
Poste venis fin’

Ĝardenistino,
Ho, mia am’
Vi ne malĝoju, estas la mondo por vi
Estas vi multe pli bela
Ol mortinta kameli'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Ĝardenistino
Ĝardenistino
Ĝardenistino
Ĝardenistino


La domo

(Originala titolo: A casa / La casa)
Verkis: Vinicius de Moraes
Traduko al la itala: Sérgio Bardotti
Esperanta traduko el la itala: Pier Luigi Cinquantini

Temis pri bela, tre ĉarma domo
sen kuirejo kaj sen plafono.
Oni ne povis paŝi sur planko,
danĝere estis pro ĝia manko.
Ne eblis dormi en la silento,
Supere mankis ankaŭ tegmento
Kaj malfacilis eĉ nur piset',
Ĉar mankis ankaŭ hejma klozet'.
Ĝi tamen ĉarmis, jes estas vero,
En strat' freneza, nulas numero
Ĝi tamen ĉarmis, jes estas vero,
En strat' freneza, nulas numero


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La domo

Kisu min

(Originala titolo: Bésame mucho)
Verkis: Consuelo Velazquez
Traduko: Vitor Mendes

Kisu min
Kisu min multe
Kvazaŭ ĉi nokt' estus lasta
Do nun kisu min

Kisu min
Kisu min multe
Ĉar nun mi timas
Mi timas ke mi perdu vin

Estu do vi tre proksima
En via rigardo
Mi rigardu vin
Pensu ke morgaŭ mi iros
Al tre malproksime
Do nun kisu min


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Kisu min

La ebriulo kaj la ŝnurdancistino

(Originala titolo: O bêbado e a equilibrista)
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Traduko: Vitor Mendes

Ĉe l' falo de l' tago kvazaŭ viadukto
funebrevesta ebriulo, ŝajnigis Karliton
la luno, kvazaŭ mastrino de bordel'
Al ĉiu stelo lue petis
Iom da ĝia hel'
Kaj nuboj en la ĉiela inksorbilo
Sorbis makulojn torturitajn, ja sufoko
moko, jen ebriulo en ĉi loko
malrespekteme foje mil, al nokto de Brazil'
Ho Brazil'

Sopira pri l' kara frato de Henfil
pri ĉiu eligita fil' en vosto de raketo
ploras, ĉi patruj' riĉa je ĝentil'
ploras Mariaj kaj Klarisaj, en nokto de Brazil'
Mi scias, ke tiu ĉi akra dolor'
utila estos iam for, la espero
Dancas sur loza ŝnur' kun umbreleto
Riskante falo ĉe la rekto, sur faden' iras tra
Hazard' ja scias ĉi ŝnurdancistino
Ke por artisto ĝis la fino
La ŝoŭ' daŭrendas ja...


Rim:
- Karlito = nomo en Brazilo (Carlitos) de la ĉefa rolo de Charlie Chaplin (originale The Tramp).
- Henfil = brazila karikaturisto kaj verkisto, kies frato Betinho estis ekzilita en 1971, pro agado kontraŭ diktaturo.
- Maria kaj Klarisa = virinaj nomoj
- "Ŝoŭ'" = neologismo bazita sur la angla vorto "show", signifanta "koncerto"n.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ebriulo kaj ŝnurdancistino

Grandega amo

(Originala titolo: And I love her)
Verkis: John Lennon k Paul McCartney
Traduko: Erick Fishuk

Mi tro amadis vin,
Nur faris tion,
Sed vi ne volas min;
Vi estas ĉio!
Mi vin amas.

Karesojn donis mi
Kaj mi vin kisis.
Ĉe l' amo, frenezaĵ',
Mi ne forgesis.
Mi vin amas.

Grandega am'
Ekzistas ne,
Eterna ja,
Sen pere'.

Min helpos la stelar'
Vin rekonkeri.
Kun maltrankvila kor'
Mi tion verkis:
"Mi vin amos".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ĉar mi amas

Esperanto estas bela

(Originala titolo: Pai Francisco)
Tradicia
Versio: Maria Eurípedes

Esperanto estas bela
Estas bela kaj utila - kaj utila
Se vi lernas Esperanton
Vi plibonigas la tutan mondon

Esperanto jes
Esperanto nun
Esperanto eterne
Eterne Esperanto


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Franĉjo en la rondo
Paĉjo Franĉjo