Mostrando postagens com marcador Tarcísio Lima - A. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Tarcísio Lima - A. Mostrar todas as postagens

Ĉiel ajn

Verkis: Tarcísio Lima

Iam li venis, kaj li komprenis kun flegem'
la dolorojn de ĉi sfero;
kaj sian lumon kvazaŭ parfumon blovis li
ĝis la limoj de la Tero.
Lia kompreno estis korpleno de justeco kaj am'
kaj liaj faroj plej montris
la purecon de l' bon' kaj de l' vero!

Jen kiel luno, jen kiel suno, lumis ja
resanige lia vorto;
lia prediko milda muziko tiris nin
al kuraĝo kaj komforto;
kun sentimeco, kun senlimeco, li, per konoj kaj kor',
vidigis vivon sen fin' kaj sen eterna dolor'
post la morto!

Li lecionis pri l' gloro de l' pardono,
eĉ kiam ni lin trafis per tiom da malbono!
Malgraŭ malamo nia,
li disdonis benojn plej ĉielajn ĉiel ajn!

Mi, miaflanke mise kaj manke, dankas lin,
dum ankoraŭ pardonpetas;
je ĉiu fojo, ĉe lia vojo mi malvigle
malzorgas kaj malpretas...
mi amis ruze, tenis misuze kaj donis kun misa dezir',
nur ĉar mis' ĉarmis...
sed mi agnoske pentas pro li kaj poetas...


Rim: Registrita en la albumo Verdastelaj Brazilaĵoj, de Tarcísio Lima. UEA k BEL, 2001. 



Kantas kaj gitarludas: Tarcísio Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉia dolor'

Verkis: Tarcísio Lima

Ĉia dolor' flugu for, kiam mi kantos el la kor'
ĉagrenplenajn, grizajn kanzonojn,
por ke povu brili nova kolor'.
La lum' de l' sun' brilu ja de nun,
meze de la ombroj de ĉi mia pun';
ĉi-momente mi pensu pri neni',
krom la granda revo levi min al Di'.
Jen la plej alta valor', kiun trafas miaj versoj,
mia plej riĉa trezor':
Jene kantas mi: "Ĉiu dolor' ĉia dolor'!
el nia koro, nepre, FLUGU FOR!"


Rim: Registrita en la albumo Verdastelaj Brazilaĵoj, de Tarcísio Lima. UEA k BEL, 2001. (aĉetu ĉi tie)



Kantas: Rafas kaj Tuilla Claudia


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mesaĝo de aborigeno

Verkis: Tarcísio Lima
sur folklora aŭstralia teksto esperantigita de Franciska Toubale

Kara blanka kamarado,
kelkajn aferojn ci devas scii:
kiam mi naskiĝas, mi nigras;
kiam mi kreskas, mi nigras;
kiam mi malsanas, mi nigras;
kiam mi estas sub la suno, mi nigras;
kiam mi malvarmas, mi nigras;
kiam mi timas, mi nigras;
kiam mi mortas, mi nigras.

Sed ci, blanka kamarado,
kiam ci naskiĝas, ci rozas;
kiam ci kreskas, ci blankas;
kiam ci malsanas, ci verdas;
kiam ci estas sub la suno, ci ruĝas;
kiam ci malvarmas, ci bluas;
kiam ci timas, ci flavas;
kiam ci mortas, ci violas...
Kaj ci aŭdacas nomi min "kolorhaŭtulo"!


Rim: Registrita en la albumo Verdastelaj Brazilaĵoj, de Tarcísio Lima. UEA k BEL, 2001. (aĉetu ĉi tie)



Kantas: Tarcísio Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).