Mostrando postagens com marcador Ĵazo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Ĵazo. Mostrar todas as postagens

Blanka Kristnasko

(Originala titolo: Natal branco / White Christmas)
Verkis: Irving Berlin
Portugallingva traduko: Marino Pinto
Esperanta traduko el la portugala: Ieda Freitas

Tie
Kie falas neĝ'
Sonas
La festvespera sonoril'
Blankaj pinoj pro neĝo estas ja
Kiel turoj de la katedral'

Tie
Kie falas neĝ'
Ĉiam
Sub la tropika luna bril'
La Kristnasko estas la preĝ'
Preĝo por la pac-universal'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pluvas sur la rozujo

(Originala titolo: Chovendo na roseira)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: James Rezende Piton

Vidu,
Ke la rozujon pluvo kronas,
Rozuj' ne flaras, florodonas
La freŝecon de humidaj gutoj
Kaj de Luiza, kaj de Paŭliĉjo, kaj de Johan',
Sen posedant'

La petaloj rozaj forportitaj de la vento
Dum tre pura am' forportis mian sentimenton
Vidu, ke zonotriko apudestas
Kaj sur malseko ĝi jam festas,
Antaŭvidante la printempon

Vidu, tre bonan pluvon, facilmovan,
Sur la rozujo florokova,
Bona pluvo, kreopova,
Tero-akviga, river-pleniga, ĉiel-puriga,
Estig' de l' blu'...

Vidu, la jasmenujo floroplenas
Kaj vigla akvo rivereta
Sin ĵetas sub la trankvilakvan riveron

Hej, neniu mastras vin
Hej, neniu mastras vin



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Pluvo sur rozujo

Pluvo sur rozujo

(Originala titolo: Chovendo na roseira)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu, sur la rozujo pluvas lante
Ĝi floras nur, ne parfumante
Pro freŝec' de l' humidaj gutoj
Ĝi apartenas ne al Paŭliĉjo, Luis', Johan'...
Nenies, do!

Rozpetaloj estas forportataj de la vento
Mian penson kune portis pura ama sento
Vidu, apude loĝas juna pigo
Kaj dum promen' post malsekigo
Divenis ĝi printempon fruan

Vidu, jen plezuriga pluvo bona
Al la rozujo akvondona
Pluvo bona, tre bezona
Jen sur la tero, pli al rivero, tra la aer'
Ĝis venas blu'

Vidu, ĉe jasmenujo floras ĝojo
Kaj dume pura vigla rojo
Ĵetiĝas al la rivero pli trankvila
Ha, vi estas ja nenies
Ha, vi estas ja nenies



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)




Vidu alian version:
Pluvas sur la rozujo