Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Querino Neto
Maria, Mari'
estas dota, jen certe magia
la forto nin lertiganta
ŝi, la virin', kiel ajna alia, alia
ĝoj-plena, merite amanta
Maria, Mari'
estas son', la kolor' kaj l' odor'
jen la dozo plej forta, lanta
de ploro anstataŭ rido
de tuta homar'
ne plenviva: la vivon paŭsanta
Tamen necesas la forto, necesas kuraĝo
necesas sinteno tia:
havi surkorpe cikatron
Maria, Maria
samtempe funebra-gracia
Tamen necesas la sorto, necesas la saĝo
necesas la beno Dia:
havi surhaŭte cikatron
la pursinonimo de l'
esto porĉiame pia
Rim:
- Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
- Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mirinda laŭsenca traduko plena je poeziaj bonaj solvoj! Bone bonvenige saluti novan kolegon Querino.
ResponderExcluirLaŭdo via, kiso Dia.
ExcluirBonega debuto, Kechjo!
ResponderExcluirNun kun belega voĉ-kaj-gitara interpreto.
ResponderExcluirTreega bona tradukaĵo de belega kanzono!!! Gratulon kaj dankon Querino!
ResponderExcluirKaj bele kantata de Cicero!!
Belega, traduko. Gratulon, Kerino.
ResponderExcluir