San-Visento

(Originala titolo: San Vicente)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Cícero Soares

Mia kor’ amerikana
mi vekiĝis post premsonĝo
saporo vitre tranĉa
ia gust’ de ĉokolado
en urbo kaj en la karno
la sapor’ de viv’ kaj morto
mia kor’ amerikana
kun sapor’ de vitr’ kaj vundo

La atend’ en vico vasta
la nigra korpo sen memor’
jen estis en San-Visento
la vilaĝ’ kaj ĝiaj lumoj
jen estis en San-Visento
la hominoj kaj la homoj
mia kor’ amerikana
kun sapor’ de vitr’ kaj vundo

La horoj sen konsidero
la nigro iĝis tuj vesper’
dumtempe de l’ atendo
staris mi en San-Visento
dumtempe de l’ plenumo
staris mi en San-Visento
mia kor’ amerikana
kun sapor’ de vitr’ kaj vundo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!