Kanto de Osanja

(Originala titolo: Canto de Ossanha)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Se diras hom’ "jen donas mi"
Ne donas li pro lia dir’
Se diras li ke iros for
Sen volo ne estos la ir’

Se “estas mi” jen diras li
Pro lia dir' li estas ne
Se diras “jen mi”, jen li for,
Ĉar oni ne estas pro vol'

Kompaton al homo en fal’
En Osanja Kanto, perfid’
Kompaton al homo en serĉ’
De ama sorĉaĵo, insid’

For for for for
Mi ne
Ne iros for
Ne mi
For for for for
Mi ne
Ne iros for
Ne mi

Ja ne emas mi al ir’
Al afero pri forges’
De l’ malĝojo de pasinta
Amplen’

Ja, iros mi nur por la vid’
De la stel’ diranta "jes"
Al la nova am-maten’

Ho kara sinjor’, sarava’
Ŝango’ volas ke sciu vi
Se trafos vin Osanja kant’
Ne iru ĉar ja trompas li

Jen diras oriŝao via
Nur pro la dolor’ bonas am’
Jen diras oriŝao via
Nur pro la dolor’ bonas am’

For for for for
Al am’
Por por por por
Sufer’
For for for for
Al plor’
Por por por por
La dir’

Ke ne emas mi al ir’
Al afero pri forges’
De l’ malĝojo de pasinta
Amplen’

Ja, iros mi nur por la vid’
De la stel’ diranta "jes"
Al la nova am-maten’

For for for for
Al am’
Por por por por
Sufer’
For for for for
Al plor’
Por por por por
La dir’


Rim:
- Osanja = (portugallingve Ossanha, el la joruba Ọ̀sányin) estas la oriŝao de la konsekritaj folioj, kuracaj kaj liturgiaj herboj.
- Ŝango' = (portugallingve Xangô) estas la oriŝao de la justeco, de la fulmoj, la tondroj kaj la fajro, krom protektanto de la intelektuloj.
- Sarava' = interjekcio uzata kiel saluto ĉefe en la afrikbrazilaj religioj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!