(Originala titolo: Feira de mangaio)
Verkis: Sivuca k Glorinha Gadelha
Traduko: Flávio Fonseca
"Tabakorulon, ŝarĝosel-jungilon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Maizan kukon, panon, kamomilon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Arakidaĵon, rosmarenon, grion...
Bubeto iru for, necesas laborad'!"
Kaj Ze' kuradis al la birdsekcio,
Kaj ĉien flugis time tuta la birdar'.
Vendejeto estis en la stratangulo,
Kien foiristo iris por drinkad',
Sukerkana brando kun rostita birdo,
Kaj sekvi Marian de Ĵoa'.
"Ĉevalan lonĝon, selrimenon, tolon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Farunon, sukerbrikon, graviolon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Meĉon de lampo, poton de argilo..."
"Mi bedaŭrinde devas tuj reiri al
Mia bieno, tiri la plugilon,
Sed ne kondukas tien mia trensandal'."
Akordionisto en la stratangulo
Ludas melodion bonan por dancad'.
Zefa de Purcina faras sian punton,
Kaj ronko de l' balgo vekas: ha!
Rim:
- Ze', Maria de Ĵoa' kaj Zefa de Purcina - tipaj nomoj en nordoriento de Brazilo.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Ze', Maria de Ĵoa' e Zefa de Purcina - nomes típicos no nordeste do Brasil.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
- Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Brile ! dankegon, Flavio
ResponderExcluirNe dankinde! :-)
Excluir