Kvazaŭ preĝo

(Originala titolo: Feitio de oração)
Verkis: Noel Rosa k Vadico
Traduko: Flávio Fonseca

Bontrovo foje nur ofendas,
Pro tio nun mi klare min defendas
Ja kontraŭ doloro de l' saŭdado,
Kiu en plej alta grado
Ĉagrenas per invado.

Batuko: jen privilegio.
La samb' lerneblas ne en gimnazio,
Ĉar samb' estas plora ĝoj' pri io,
Estas rida nostalgio
Ene de melodio.

Pro tio nun al Penjo mi irigos ŝin,
Por ke kun ĝoj', mia brunin'
Kantu por la glor'
Kaj kun harmonio,
Tiun tristan melodion
De mia sambo, kvazaŭ preĝon el la kor'.

La sambo, laŭ kredinda fonto,
Ne venas de la urbo nek de l' monto.
Kaj se elteniĝos la pasio,
Oni certos pri la scio:
Venas ĝi el la mio.


Rim: Penjo estas aludo al Preĝejo de la Penjo (foto), konstruita sur alta monto kaj tre konata en la urbo Rio-de-Ĵanejro. Etimologie, la vorto "penjo" (portugallingve "penha") signifas "roko".



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!