(Originala titolo: A galinha)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca
Ĉiu ovo
Je kovo,
Jen trovo,
Renovo.
Ĉiu ovo,
Jen banko,
Jen blanko
De l' avo.
Tamen pro
Nehavo,
Dum nokte
Mi sonĝas
Nur pri
Ovoflavo.
Tre zorgas la sinjor'
Pro pita labor'.
Kokinoj konsciaj
Neniam ferias.
"Vi oldiĝis, mi pardonas.
Gastiĝos vi bona
En formo buljona."
Ha!
Jen tia la trovo
Post jaroj da kovo.
Do mi lin bekfrapis
Kaj gape eskapis.
Nun mi kantos
En rondo,
Sur kresto
De l' ondo.
Ĉar ju plia bek'
Des vasta la grand'
De la ĝoja kaĝo
De mia land'.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kiel beleta traduko! Gratulon, kara.
ResponderExcluirDankon, kara!
Excluir