Galopumo

(Originala titolo: Galopeira)
Verkis: Mauricio Cardozo Ocampo
Portugallingva traduko: Pedro Bento
Esperanta traduko el la portugala: James Rezende Piton

Estis bal' en Asuncion',
La ĉefurb' de Paragvaj',
Kie estis lokaninoj
Ridetantaj en balad'
Kaj kvarope kun gitaroj
Forte kantis bravular'
Galopumo, galopumo
Ankaŭ mi en la balad'

Galopuuuuuuuuuuumo, mi ne plu forgesos vin
Galopuuuuuumo, por sanigi resopiron,
Kontentigi kordeziron, Paragvaj', atendu min!
Kontentigi kordeziron, Paragvaj', atendu min!


Rim (N.T.): La ritmo Galopa misionera fontas el la nordo de Argentino, regiono, kiu limas al Brazilo kaj Paragvajo. Ĝi rilatas al Galopa en Paragvajo kaj Galopeira en tiu suda regiono de Brazilo, ĉiuj similaj specoj de polko, laŭ la tradicia takto gvarania.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!