Dankon al Vi, Sinjor'

(Originala titolo: Obrigado, Senhor)
Tradicia
Traduko: Gladston Lage

Dankon al Vi, Sinjor'
Ĉar Vi estas amiko
Ĉar per via prediko
Vi parolas al mi
Per parfumo de l' floroj
Kaj belec' de l' koloroj
Kaj per flustro de l' maro
Kiu preĝas al Vi

Estas Vi en Natur'
En verdo de l' arbaroj
En festaj birdaroj
En brilo de l' Sun'
En ombro ŝirmanta
En vento amika
En fonto kuranta,
Printemp' aŭ aŭtun'

Kaj mi laŭdas vin ankaŭ
Ĉar en tagoj feliĉaj
Aŭ en tiuj plej malriĉaj
Zorgas min ĉi flegad'
Se doloro min estras
La fid' ĉe mi restas
Do eĉ suferanta
Ja pluas kantad'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!