(Originala titolo: Gentil primavera)
Tradicia
Traduko: nekonata
Alvenis printempo
kun vesto tre riĉa
sur branĉoj de la arbaro
birdar' estas tre feliĉa.
De mil belaj floroj
kamparoj kovriĝas
de molaj belsonaj nestoj
arbar' vasta nun riĉiĝas.
Nun fluas serene
kun ĝoj' rivereto
ĉar en la tuta naturo
ekzistas dolĉa rideto.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!