(Originala titolo: Médiuns)
Verkis: Tim Santos k Gladston Lage
Traduko: Flávio Fonseca
Vere diras mi al ĉiuj,
Ke se tiuj ĉi silentos
La ŝtonoj mem ekkrios kaj
Maljunuloj havos sonĝojn,
Gejunuloj ja profetos mem.
Mosea paŝt-baston',
Mantelo de Elija,
Ŝtuparo de Jakob',
La vizi' de Jeremia...
Mediumoj, iam profetoj,
Kun fakultoj ne plu kaŝitaj:
La paroloj, la sentemo,
La aŭdado, fremdaj lingvoj...
Vere diras mi al ĉiuj...
En Kana, la edziĝ',
De l' vundoj la kuraco,
En la Transfiguriĝ',
Donante vivan akvon...
Ĉiam Majstro, ĉiam Profeto,
Dia esto, la Gvidanto.
Multaj mutas, multaj sentas,
Multaj aŭdas la Vivmediumon.
Vere diras mi al ĉiuj...
Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu de la albuma aranĝo.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma do arranjo do disco.
Kantas: Ana Paula Pose
Gitaro: Paulo Pose
Registrita dum COEZMUC - Spiritisma Kunfratiĝo de la Regiono de Mucuri - MG,
Voz: Ana Paula Pose
Violão: Paulo Pose
Gravado durante o COEZMUC - Confraternização Espírita da Zona do Mucuri - MG
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!