Petro

(Originala titolo: Pedro)
Verkis: Tim Santos k Gladston Lage
Traduko: Flávio Fonseca

- Venu, kaj mi faros el vi homkaptiston,
Se persistos, vi fariĝos Petro, Ŝtono
Kaj en lokoj kie la malplen' imponas
Fruktodonos vi kaj la malsato distos.

- Mi deziras iri apud Vi, sed timas
Droni en la akvoj dum Vi supervadas.
Se Vi antaŭsentas en Ĝarden' vundadon,
Mi, Jakobo kaj Johan' en dorm' proksime...

Kvazaŭ ne sufiĉus, jen mi per la spad'
Vundas la soldaton arestantan Vin...
Estas timoplena eta mi, ŝafino
Beanta je nead'.

- Mi revenas kaj apudas man' en man'.
Kredu, Mi vin portos ĉien malgraŭ vi.
Petro, ĉu vi amas?
Al Mi, ĉu vi amas?
Petro, ĉu vi amas?

Kaj vi estiel roko
Konstruu mian domon
En koro de la frat'.
Aŭdu, Simon-Petro, mortos vi sur kruc'.

- Ne, ne indas mi esti honorigat',
Se depost la Majstro
Martiri estas cel'.
La man' sub Lia tuŝ',
Pied' post Lia duŝ'
Nur montros al
Ĉiel'.


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu de la albuma aranĝo.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma da melodia cifrada e uma com o arranjo do disco.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Iago Rocha


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!