(Originala titolo: Podres poderes)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Aŭtetoj kaj motorcikloj transpasas la ruĝajn
Kaj perdas verdajn
Stultas ni, l' amas'
Mi volus voli kriegi per cent mil organoj
Kiel belegas belegas la burĝaj urbanoj
Kaj la japanoj
Sed vere jen transpas'
Ĉu ni neniam konfirmos per elkvalifik'
Nekompetentecon de kristana Amerik'
Kiu bezonos senĉese ridindajn tiranojn?
Ĉu eble ĉu eble ĉi eble ĉu eble ĉi
Ĉu eble ĉi mia vere stulta retorik'
Nepre sonos kaj nepre aŭdiĝos tra l' temp-ekranoj?
Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Gejoj, nigruloj, virinoj kaj adoleskantoj
Kaj indiĝenoj
Jen en karnaval'
Mi volus voli kunkanti laŭ ĉi konsonanco
Silenti pro la respekto al ilia tranco
Eĉ kun maldeco
Sed ĉio estas mal'
Aŭ tiam ĉiu civilo, ĉiu general'
Pro malinteligentec' ŝprucigos sangon per ŝtal'
En ĉiuj ŝtatoj kaj urboj, sekejoj kaj pantanal'
Ĉu eble tiam nur la Hermetika Paskŭal'
Kaj Tomoj, Mil tonoj, sonoj kaj don' de l' tonal'
Nin savas kaj savos nin de l' mallumo kaj de l' fatal'
Dum homoj uzas misuzas por si povrajn povojn
Mortigi kaj morti pro malsat', koler', soifo
Kun la signifo
De natura kaz'
Mi volas alproksimigi kanton vagabondan
De tiuj kiuj zorgadas pri la ĝojo monda
De l' tuta rondo
Timoj, Benoj, ĵaz'
Tra l' tuta mondo
Timoj, Benoj, ĵaz'
Rim:
- Hermetika Paskŭal' = aludo al la brazila plurinstrumentisto kaj komponisto Hermeto Pascoal.
- Tomoj = aludo al la komponisto Tom Jobim.
- Mil tonoj = aludo al la komponisto kaj kantisto Milton Nascimento.
- Timoj = aludo al la komponisto kaj kantisto Tim Maia.
- Benoj = aludo al la komponisto Jorge Ben Jor.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!