Verkis: Rafael Milhomem k Muniz
Ni bonvenigis la perditajn blankulojn
Ni nutris ilin kaj ni ilin akceptis
Avara ili estis kaj ne disdividis
Ili alportis morton al mian popolon
Ni alvokas niajn praulojn
Por kreskigi iliajn fortojn en ni
Pindoramo estis invadita
Ni rezistos, la tero estas vivo
Furioza estas ĉi tiu milito
Sango ŝprucas tra la tuta arbaro
Neniam ili pensis ke ni rezistus
Sed la milito ankoraŭ ne finiĝis
Ni alvokas.
Niajn fortojn.
Por protekti
La vivon kaj la teron
Rim: Tiu ĉi muzikaĵo apartenas al la albumeto Veko, de BaRok-Projekto, kiu estas disponebla ĉe Vinilkosmo, ĉi tie.
BaRok-Projekto
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mi amis! Tre bona!!!
ResponderExcluir