Amuzo en la naturo

(Originala titolo: Folia no matagal)
Verkis: Eduardo Dusek k Luiz Carlos Góes
Traduko: Flávio Fonseca

La mar' frande venas kaj pasigas la langon sur sablo
Kaj tiu, diboĉe, cinikece tuj
Permesas kun plezuro la trouzon de l' mar'

Malantaŭ folio de la palmo
La luno povoplena, ineca kaj impeta
Jen nuda, jen nuda
Ĝi alvenas kun bril' kaj sen kalmo

La palmoj sin brakumas tre intense
Suspiras kaj ĝemetas, diras "aj"
Kokosarbeto demandas dolĉamense
Al alia arbo kun revema ekrigard':
- Ĉu vi min amos ĉiam, kore, pense?
Aŭ morgaŭ ĉio ĉi finiĝos jam?
- Ne finiĝos ĝi! - krias la arbar' -
Ĵus komenciĝis am'!

La du kokosarboj burĝone en si
Eĉ ne konas, kion signifas pasi'
Kaj super ĉio, luno,
Jam kvazaŭ miel',
Vidas la naturon kun am' sub hel'
Freneza pro deziro
Ĝi ruĝas en deliro
Kaj sin donas al la ĉiel'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!