(Originala titolo: Como dois e dois)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca
Kiam vi aŭdos kanti min
Venu, ne kredu,
Ja mi ne deliras
Diras, ne diras, ne miras,
Ebla figur'
Pluiras mi
Ĉar mi ŝatas kantadi nur
Ĉie malsan' tuta
Ĉie la sam'
Kiam kantas mi, muta
Sed mi ne vin trompas, ne vin
Apude distas
Mi ĝojas, ludas
Kaj samtempe tristas
Mia am'!
Ja ĉirkaŭe ĉio rustas
Ĉio ĝustas
Ĉio ĝustas same kiel
Du plus du, kvin
Kiam vi aŭdos plori min
Provu, ne kantu,
Kalkulu ne je mi
Mutas, diskutas, balbutas
Ebla sangad'
Nur kelkaj larmoj
Sufiĉas por konsolad'
Ĉie malsan'
Ĉie, ĉie, ĉie, ĉie
Ĉie la ŝanĝo, kaput', sed alie
La sama pordo sen klinko
Sama plafono
Kaj sama luno
Boranta la zinkon
Mia am'!
Ja ĉirkaŭe ĉio rustas
Ĉio ĝustas
Ĉio ĝustas same kiel
Du plus du, kvin
Rim: La versoj pri "pordo sen klinko" kaj "luno boranta la zinkon" aludas la kanton Planko stelplena.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!