(Originala titolo: Você não entende nada)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Paulo Nascentes
Alveninta hejme neni’ min konsolas
Vi ĉiam afliktita
Sur okuloj larmoj, pro tranĉad’ de cepo
Vi, ho, vi tiom bela
Portas vi koka-kolaon mi trinkas
La manĝaĵon pretan, mi manĝas, manĝas
Manĝas, manĝas, manĝas
Vin, he!
Komprenas vi malmulte
El la jam dirita
Foriri do mi volas
Iri for mi volas
Kaj volas, ke kun mi vi ankaŭ iru
Mi sidiĝas, mi fumas, mi manĝas, mi ne eltenas
Vi estas ja ĝuinda
Mi volas jes bruligi la apartamenton
Vi certe ja ne kredas
Venu dolĉigita kaf', mi trinkas,
Venu la deserto, mi manĝas
Manĝas, manĝas, manĝas, manĝas
Vin, he!
Vi sciu, ke mi volas kuri mondon
Eĉ en danĝero
Foriri do mi volas
Iri for mi volas
Kaj volas, ke kun mi vi ankaŭ iru
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!