Senkompata brando

(Originala titolo: Marvada pinga)
Verkis: Laureano
Traduko: James Rezende Piton

Senkompata brando portas la konfuzon
Tuj en la drinkejo trovas mi amuzon
Post l' unua dozo, la elir-rifuzo,
Kie drinkas mi, tie nur kontuzo!
Mi bezonas helpon jam pro trouzo...
Hop la!

El la urb' mi venas kaj tuj ekkantas
Ĉiu dozo indas, kiam ĝi grandkvantas
Tra la tuta vojo min la stumbloj hantas
Tiam vojorando pli kaj pli gigantas
Kaj en la lok' de l' falo restos mi ronkanta...
Hop la!

L' edzin' petegis, ŝi alparolis min:
"Ĉesu la drinkado, strebu al l' abstin'!
Al virina dir' mi estas sen inklin'
Mi drinkas dum la tago laŭ la rutin'
Kaj mi drinkas nokte nur pro medicin'...
Hop la!

Mi en ĉiu falo, alimaniere
Falas mi interne, falas mi ekstere
Falas mi sur lito, falas mi altere
Iras mi kun helpo, preskaŭ mem senpere,
Sed pri plia doz' falas mi espere...
Hop la!

Plenigu mian glason, faru sen ŝancelo,
Estas por kontrol' de l' trinkaĵ-nivelo
Mi ne trinkos ĉion, restos la barelo,
Je l' unua gluto, nur duon-botelo...
Kun la dua gluto venas la pelmelo!
Hop la!

Mi nun drinkas brandon, drinkis jam praavo
Mi drinkas pro la gusto kaj la brando-flavo
Mi drinkas la glason, la botel-enhavon,
Sukerkan' ekzistas por mia ravo.
Se montriĝas brand', ek al la buŝkavo...
Hop la!

Senkompata brando!...

Iris mi al fest' en Tietê-bien'
Mi fine ĝin atingis preskaŭ en maten'
Oni donis brandon ekde l' alven'
Oni donis brandon ekde l' alven', estis glasoplen'...

Mi jam tro drinkis, estis la konstato
Mi surgrunde kuŝis kvazaŭ en komato
Mi foriris kiel la ĉefzorgato...
Sed la ĉefzorgato inter du soldatoj!
Dankon pro l' kompato!


Rim (N.T.) - Tiu ĉi jam "klasika" kamparana kanzono el 1937 respegulas la oftan temon de publika sano, la alkoholemo. Inter kamparanoj, aparte proksima estas ilia rilato al la brazila sukerkana brando - trinkaĵo produktata de pli ol kvar jarcentoj.

Amuzas en la originala teksto vortoj en nenorma uzo de la portugala lingvo. La kantistoj imitas la parolojn de kamparanoj el ŝtato San-Paŭlo (ĉe kiuj ofta fenomeno estas la t.n. rotaismo, kiel oni trovas en la titolo mem de la kanzono, "marvada" anstataŭ "malvada").

Tietê [tiete'] estas la nomo de unu el la ĉefriveroj kaj de urbo en tiu landoparto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!