(Português abaixo)
Roger de Castro Gotardi estas brazila esperantisto kaj advokato,
fakulo pri Elektada Juro.
Esperanton
li eklernis en la jaro 2001 kaj post ne longe ekaktivis en la
kuritiba movado. Li oficis kiel vic-prezidanto (2002-2004) kaj
prezidanto (2004-2006) de Paranaa Esperanto-Asocio, kaj ankaŭ rolis
kiel fiska konsilanto (2004-2006 k 2006-2008) kaj prezidanto de
Brazila Esperantista Junulara Organizo (2010-2012).
En
la literatura fako de la movado, li reviziis la librojn Malhistorio,
de Jorge Teles (Fonto, 2007), kaj La
Sekreto de la Strigo de Diĵono (plu aĉetebla ĉe la libroservo de EASP), de Magali Lautrou (Graine de Moutard, 2016), kaj estis konstanta kunlaboranto de La Karavelo (João José Santos, 2007-2012), beletra Esperanto-revuo pri portugallingva literaturo, en kiu siatempe li ofte publikigis tradukitajn rakontojn, poemojn kaj kantojn.
Sian edzinon li konis per Esperanto kaj ĝin instruas denaske al
iliaj tri filoj.
Vidu ĉi tie muzikaĵojn tradukitajn de li.
* * *
Roger de Castro Gotardi é um esperantista brasileiro e advogado, especialista em Direito Eleitoral.
Aprendeu Esperanto em 2001 e pouco depois começou a atuar no movimento esperantista de Curitiba. Foi vice-presidente (2002-2004) e presidente (2004-2006) da Associação Paranaense de Esperanto, e também atuou como conselheiro fiscal (2004-2006 e 2006-2008) e presidente da Organização Brasileira dos Jovens Esperantistas (2010-2012).
Na área literária do movimento, revisou os livros Malhistorio, de Jorge Teles (Fonto, 2007), e La Sekreto de la Strigo de Diĵono (disponível na livraria da EASP), de Magali Lautrou (Graine de Moutard, 2016), e foi colaborador constante de La Karavelo (João José Santos, 2007-2012), revista literária em Esperanto sobre literatura em português, na qual frequentemente publicou contos, poemas e músicas traduzidas.
Conheceu sua esposa através do Esperanto e ensina o idioma aos seus três filhos desde o nascimento.
Veja aqui músicas traduzidas por ele.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!