Finfine

Verkis: Markone Froes

Kvazaŭ mi serĉus nomon
Kiu bone rimus vian
En poeziaĵo plej reala
La soleco okazis
Kiel tio kion mi plej volas
Estas ĉiam plej malproksima
Ĉiu abismo estas mistera
Via korpo estis la plej grava
Mi volas ĉiam rememori
En kanzono plej absurda
Ke la vojo plej bela
Ne ĉiam estas la plej kurta
Kaj dum serĉo por la rimo kiu rimas
En la versoj kiuj estas viaj
Mi trovas vin kaj mi perdas vin
En ĉi brakoj tiuj ne miaj

Finfine
En ĉi brakoj tiuj ne miaj
Finfine
En ĉi brakoj tiuj ne miaj


Rim: tiu ĉi kanto apartenas al la albumo Ho! Mia kor'!, de bando Merlin (aĉetu ĝin ĉi tie).



Kantas: Markone Froes
Akompanas: Bando Merlin, dum koncerto kadre de la 36ª Brazila Kongreso de Esperanto,
en la urbo Petropolo, en la jaro 2000.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!