Peto

(Originala titolo: Apelo)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Jair Salles

Ho! mia am' ne iru foren
Eĉ la vivo vivas plore
En simil' al ĉi kanzon'
Kaj la doloro nur forpasos
Vian koron ĝi nur lasos
Per forgeso en pardon'

Ho! min pardonu el tuta koro
Malgraŭ resto de l' doloro
Kiun kaŭzis mi al vi
La am-memorojn ne detruu
Ili estas vi, do ĝuu
Ĉar jam tro suferis mi

Ho! se l' amata aŭdus iam
La tristecon, kiun ĉiam
En am-preĝoj sentas mi
Se povus vi en ĉi momento
Vidi kiel ĉion pento
Lasis trista tie ĉi

Ho! se vi vidus kiel triste
Diras la memor' insiste:
— Vi ne adiaŭis min!
Se vi min aŭdus kaj komprenus
Vi en fin' min ĉirkaŭprenus
Kun forploro el l' anim'


Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Petego

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!