Sambo de l' tristo

(Originala titolo: Samba da bênção Samba saravah)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Preferinde mi ĝojas ol mi tristas
La ĝoj' plej valoras se ekzistas
Ĝi ŝajnas la lumo en la kor'
Sed por komponi sambon kun beleco
Necesas sufiĉe da tristeco
Necesas sufiĉe da tristeco
Se ne, sambo restas sen valor'

Verki sambon ne estas fari ŝercon
Farantoj bezonas do ekzercon
Bonsamb' estas preĝo kun fervor'
Ĉar sambo estas tristo kun balanco
Kaj tristo esperas ĉiam ŝancon
Kaj tristo esperas ĉiam ŝancon
Ke iam ne iĝos plu dolor'

Metu iom da am' en la kadencon
Kaj vidu, ke belas la esenco
De l' sambo kun sia altvalor'
Ĉar sambo ja naskiĝis en Baio
Se nun blankas en la poezio
Se nun blankas en la poezio
Ĝi nigras profunde en la kor'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Sambo de la beno

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!