(Originala titolo: Planeta Sonho)
Verkis: Flávio Venturini k Vermelho k Márcio Borges
Traduko: Flávio Fonseca
Ĉi tie restos plu neniu post la sun'
Fine estos ĝi nekonataĵ', tamen ja
De ĉio tro, ne la bon' nek la mal'
Nur la kalma brilo de la lum'
La planedo Kalmo estos Tero
La planedo Revo estos Tero
Kaj en la fin' de tiu mar'
Jen estingiĝos mia stelar'
Kiel la bril' de la fajr' en kaos'
Ĉi tie ankaŭ estas bona lok' por viv'
Bona loko, sed nekonataĵ', tamen ja
Ia ofic', bona pli ol kanzon'
La plej bela el ies kantar'
La harmonio estos Tero
La disonanco estos bela
Kaj en la fin' de tiu blu'
Miaj akordoj daŭros ne plu
Finiĝos do plia sona etos'
La planedo Revo estos Tero
La disonanco estos bela
Kaj en la fin' de tiu mar'
Jen estingiĝos mia stelar'
Kiel la bril' de la fajr' en kaos'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!