Flava-Pega Bieno

(Originala titolo: Sítio do Picapau Amarelo)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Marmelado el banano
Konfitaĵo el gujavo
Cidonia gelateno
Ĉe nia Flava-Pega Bieno
Ĉe nia Flava-Pega Bieno

Drapopupo estas homo
Maizkerno estas homo
Tiel belas la mateno
Ĉe nia Flava-Pega Bieno
Ĉe nia Flava-Pega Bieno

La pirata or' rivera
Flugo tra arbar' sidera
Universa fenomeno
Ĉe nia Flava-Pega Bieno
Ĉe nia Flava-Pega Bieno

Mondo ĉiam fantazia
Ia stato eŭforia
Ĉies gaja revopleno
Ĉe nia Flava-Pega Bieno
Ĉe nia Flava-Pega Bieno


Rim:
- Tiu ĉi kanto estas la ĉefa komponaĵo de unu el la plej gravaj porinfanaj brazilaj televidserioj.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Esta música é a principal composição de uma das mais importantes séries infantis da televisão brasileira.

- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!