Noktomeze

Verkis: Vitor Mendes sur teksto de William Auld

Trankviliĝu mia karno
Ĉu vi ne scias
Ke la nirvano kiun vi sopiras
Estas neatingebla?
Kial vi persistas
Ĉasi iluziojn?
Do ŝi estas bela
Do vi amas ŝin.
Bone
Pro tio vi ĝinon glutas
Ĉu vi supozas
Ke alkoholo
Solvos viajn problemojn?
Venos la morgaŭo
Kaj same tiel senespere
Vi ŝin sopiros
Krom tio
Vin turmentos postebrio
Stultulo kontentiĝu
Vi rajtas rigardi ŝiajn belojn
Kaj fantazii.



Kantas kaj gitarludas: Vitor Mendes


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Muzikaranĝita de artefarita intelekto)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!