(Originala titolo: Você não sabe amar)
Verkis: Dorival Caymmi k Carlos Guinle k Hugo Lima
Traduko: Flávio Fonseca
Ho, vi ne scias ami, nek
Komprenas pri la am'
Sen la vivad', sen la sufer'
Ne eblas via super'
Ĉi nia am' finiĝis jam
Pli bone tiel ĉi
Vi antaŭvidis, ankaŭ mi,
Ke tiu estus la fin'
Ĉi nia am' ne spertis, karino,
Plezurojn de la destin'
Pli bone tiel ĉi por vi
Kaj ankaŭ bone pli por mi
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Bonege!. Pli unu el nia elstara Caymmi!
ResponderExcluirJa elstara!
Excluir