Verkis: Franco Migliacci k Mauro Lusini
Traduko el la itala: James Rezende Piton
Estis junulo,
Li kiel mi
Ŝategis "Beatles" kaj "Rolling Stones"
Mondovaganto,
La hejma dom'
Troviĝis en la usona land'
Ne vere bela,
Tamen ĉirkaŭ li
Virinoj svarmis, ĉiam pli
Li kantis "Help!" kaj "Ticket to Ride"
Aŭ "Lady Jane", aŭ "Yesterday"
Li kante pledis por liberec'
Ĝis kiam venis al li leter'
Lian gitaron ricevis mi,
Oni kunvokis lin al Uson'
Ne plu Rolling Stones...
Ne plu Beatles-son'...
Laŭdire li en Vjetnami'
Pafados al Vjetkong'
Estis junulo,
Li kiel mi
Ŝategis "Beatles" kaj "Rolling Stones"
Li tre vagadis,
Kaj fine al
la grandmilito en Vjetnami'
Li longajn harojn ne portas plu
Ne ludas la gitaron, sed
Nur instrumenton kun ĉiam la
Solsola noto: Ra-ta-ta-ta
Ne plu amikoj,
Ne plu fanar',
Nur pereantoj ĉirkaŭas lin,
Li al la hejmo ne iros plu,
Ĉar li pereis en Vjetnami'
Ne plu Rolling Stones...
Ne plu Beatles-son'...
Ĉe l' brusto ne plu estas kor',
Nur eta medalar'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!