Verkis: Alejandro Cossavella
Jen la suno, jen la luno, jen du malsamaj astroj
Jen vikingo, jen urbano, jen la plej malsamaj homoj
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen mandrilo, jen ŝakalo, jen du malsamaj bestoj
Jen kastelo, jen igluo, jen la plej malsamaj domoj
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen pomsuko, jen veneno, jen malsamaj trinkaĵoj
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Rim: Registrita en la albumoj
Ŝako, de La Porkoj: Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie)
Revolucio en pajleraro, de Ale Kosabela: Vinilkosmo, 2009 (aĉetu ĝin ĉi tie)
Kantas: Ĵomart kaj Nataŝa
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Simpla kaj bela kanto. Mi ankau rekomendas la version de Jomart kaj Natasha: https://www.youtube.com/watch?v=-37cJYhzd6s
ResponderExcluirJa, ties versio ankaŭ estas belega! Mi ĵus aldonis la videon sub la muzikteksto.
ExcluirPlia bela prezentaĵo! Gratulojn, Ana Paula!
ResponderExcluir