Viaj kurboj kaj sinuoj

(Originala titolo: Suas curvas - suas voltas)
Verkis: Flávio Fonseca k Emanuel Ribeiro
Traduko: Flávio Fonseca

Cigaredo sur cindrujo
Fumo lante sinuante faras kurbojn
Imito de via korpo
Viaj kurboj
Kaj sinuoj
Sur polvo ŝvebanta de l' vojoj
Ardanta pro brulo de via kor'
   
La kudrilo en pajlejo
Kiu iom-post-iome sin bruligas
Imito de via sango
Via haŭto
Via man'
Enigita en la sablon de l' mar'
Malsekaj pro la ŝmiro al via kor'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!