(Originala titolo: Com açúcar, com afeto)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Kun sukero, kun tenero
Mi preparis la teleron
Por ke vi en hejmo restu
Tamen, ho!
Vi vestita per surtuto
Tuj eliras post minuto
Sen atenti horsugeston
Diras vi, ke vi laboras,
Ke pro pago vi deĵoras
Ĉio nur por la vivten'
Tamen, ho!
Voje al la laborejo
Estas multe da drinkejoj
Por festemo en solen'
Eĉ sen kial'
Iu apud vi sidiĝos
Kaj vi ambaŭ tuj fratiĝos
Babilante pri futbal'
Kaj vi restos kvazaŭ dando,
Gvatos jupojn tra la strando
Kolorita de l' sunfal'
Venas nokto, plia glaso,
Melodioj preterpasos
Vian volon pri kantad'
Nova iu ajn amiko
Ekbatukos laŭ muziko
Por ke venu la saŭdad'
Kiam nokto iĝas vano
Venas vi kvazaŭ infano
Pro espero pri pardon'
Tamen, ho!
Vi asertas, ke atentos
Ke de nun vi diligentos
Nur por flati min per don'
Sed vidante vin tre laca,
Ĉifonulo senkuraca,
Ne plu eblas la ĉagren'
Tamen, ho!
Mi varmigas manĝopleton
Kisas vian portreteton
Kaj malfermas min je plen'
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!