(Originala titolo: Aos nossos filhos)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca
Pardonu la sobran vizaĝon
Pardonu la mankon de paco
Pardonu la mankon de spaco
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu pro tro da tragiko
Pardonu la mankon de fliko
Pardonu la vanajn amikojn
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu la foliomankon
Pardonu pro manka aer'
Pardonu la mensogan dankon
Pasintis jen tiel ĉi
Kaj kiam vi ĉion netigos
Kaj kiam vi rompos la ligojn
Kaj kiam vi zonojn malligos
Faru la feston sen mi
Kiam vi lavos l’ atakon
Kiam vi lavos l’ animon
Kiam vi lavos la akvon
Lavu okulojn por mi
Kiam burĝonos la floroj
Kiam elkreskos arbaroj
Kiam rikoltos la fruktojn
Diru la guston al mi
Kantas kaj gitarludas Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Al la idaro
"Kiam kreskigos arbaroj"
ResponderExcluirCxu ne preferine "elkreskos"?
Hm, mia intenco estis diri, ke la arbaroj kreskigos fruktojn, vivaĵojn, ktp. Sed via solvo estas ja pli bona. Dankon!
ExcluirCetere, tre bona esperantigo. Gratulon!
ResponderExcluirDankon, kara amiko!
Excluir