(Originala titolo: Somos todos iguais nesta noite)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca
Ĉiuj ni samas en ĉi vespero
Pro malvarmo de rido ŝmirita
Pro certeco de revo finita
Jen la cirko denove
Ĉiuj ni vivas sub tolplafono
Inter spadoj kaj radoj el fajro
Inter lumoj kaj danc' de koloroj
Kie estas l' aktoroj
Bando ludu la marŝeton rapidan
Jen denove ĉiuj ni sur areno
Bando ludu la marŝeton rapidan
Kaj ni ekdancu je refoj'
Bando ludu la marŝeton rapidan
Jen denove ĉiuj ni sur areno
Bando ludu la marŝeton rapidan
Kaj ni eniru je refoj'
Ĉiuj ni samas en ĉi vespero
Pro ripeto de dram' sub la spoto
Pro la timo je pluvo kaj koto
Jen la cirko denove
Ĉiuj ni vivas sub tolplafono
Pro l' magi-artifiko malbona
Pro la vipo en dresa rigoro
Kaj la rula sonoro
Bando ludu...
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!