Ho! Batu kor'

Verkis: Vera Jordan

Kalipso!

Ho! Batu kor'
Sonu tiel rapide, mia kor',
Mi pro tiu bela trezor'
Kiu alproksimiĝas.

Ho! Batu kor'
La emocion eltenu.
Mi deziras, ke li revenu
Ĉar nun estas la hor'.
Estas la hor', estas la hor'.

Zorgu pri mia anim'
Ĉar kisoj, karesoj ĝis la fin'
Preskaŭ mortigos min,
Preskaŭ mortigos min.

Se la frenezo invitas,
Se la plezuro glitas
Sur mia kor', sur mia kor', sur mia kor'

Ho! Batu kor'
Tiom neniam okazis, kiel nun.
Surlite ni, surlite ni
Ĉiele amante lun'.

Kalipso!
Ho! Batu kor'
Ne, ne tiel rapide, kor'.
Nun! Tiu bela trezoro alproksimiĝas.

Ho! Batu kor'
Eltenu, eltenu,
Mi deziras ĉar nun estas la hor',
Estas la hor', estas la hor'.

Zorgu pri nia anim'
Ĉar kisoj, karesoj ĝis la fin'
Preskaŭ mortigos min,
Preskaŭ mortigos min.

Se la frenezo invitas,
Se la plezuro glitas
Sur mia kor', sur mia kor', sur mia kor'

Ho! Batu kor'
Tiom neniam okazis, kiel nun.
Surlite ni, surlite ni
Ĉiele amante lun'.
Jes.


Rim: Registrita en la albumo Esperanto, mia pasio, de Vera Jordan. Memeldona, 2007.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Kantas: Vera Jordan
Muzikaranĝo: Paulinho Valoni


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!