Ĉielbluo super ora tritiko

Verkis: Aurelino Lopes k Sylla Chaves

Mi dezirus, ke l' mondo denove fariĝu edena,
kiel ĝin naskis ventro graveda de l' Kosma Diin'!
Mi dezirus, ke birdoj rekantu en bosko florplena,
kaj en kanta kaj pura fiŝplena river' bani min.

Estu saĝa la homo estonta!
For armiloj kaj putra fabrik'!
Revidiĝu ĝis for' horizonta
ĉielblu' super ora tritik'!

Mi dezirus, ke bestoj kaj birdoj promenu sen timo,
kiel en paradizo kreita de l' Dio Natur'...
La vojaĝo de homoj nuntempaj al stel' estas krimo,
ĉar ĝi ankaŭ disĵetos detruon tra l' kosma lazur'.

Estu saĝa la homo estonta!
For atom-energi' kaj sputnik'!
Revidiĝu ĝis for' horizonta
ĉielblu' super ora tritik'!

Mi dezirus la hejman aeron plenpulme respiri,
kaj revidi la monton kaŝitan trans alta konstru'!
Mi dezirus tra stratoj bicikli aŭ nur piediri
sen kvar-rada gas-ĵeta armil' de trafika detru'...

Estu saĝa la homo estonta!
For la monstroj de l' nuna trafik'!
Revidiĝu ĝis for' horizonta
ĉielblu' super ora tritik'!


Rim:
- Verkita por la muzika teatraĵo La Kuna Diso, de Sylla Chaves.
- Apartenas ankaŭ al la albumo Estis pli bona tempo, de Sylla Chaves.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Composta para o musical La Kuna Diso, de Sylla Chaves.
- Faz parte também do álbum Estis pli bona tempo, de Sylla Chaves.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(El la kasedo La Kuna Diso)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!