(Originala titolo: Invocação a Nossa Senhora da Conceição)
Verkis: Bruno Gamberini
Traduko: Erick Fishuk
Ho Maria Senmakulata,
Dipatrin', mi fidas Vin.
Tute pura, tute bela,
Mi esperas nur je Vi.
Gravediĝis Vi senpeke,
Korpatrin', zorgu pri mi.
Vi, Maria, Purega estas,
Daŭra Ĝojo, Lum' de l' Sun';
Vi, Aŭroro de l' Espero,
Pro Vi, al mond' venis Lum'.
Ho Portal' de l' Lumo Dia,
Monda Lum' estas Jesu'.
Panjo Sankta, Grace plena,
Venas gefilar' al Vi:
Tuta Braganc' San-Paŭlia,
"Conceição do Jaguari",
Vin proklamis Patronino;
Gent' esperas nur je Vi.
Sinjorino de Braganco,
Virgpatrin' de l' Eternul',
La Stel', kiu al ni brilas,
Dolĉa Panjo ĉe la kruc';
Gvidu Homojn de Braganco
Al sekvado de Jesu'.
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!