(Originala titolo: Uma vida só (Pare de tomar a pílula))
Verkis: Odair José k Ana Maria
Traduko: Erick Fishuk
Mi ne scias, jam de longe
Niaj vivoj estas unu nur
Nenio pli
Pasas, volas niaj tagoj
Kaj prokrastas viajn agojn
Nepre ĉiam vi
Ĉiutage ni amoras
Sed neniam naski volas vi
La frukton de la am'
Ne komprenas vi bezonon
En viv' nia havi iun
Iel, gravas ne
Amon vi min dediĉas
Kaj nomas vin fidela virin'
Do, faru tiel, ke naskiĝu
Bela filo aŭ filin'
Ĉesu gluti la pilolon
Ĉesu gluti la pilolon
Ĉesu gluti la pilolon
Ĉar ĝi
Naski infanon ne permesas al ni
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!