(Originala titolo: Ciranda da Rosa Vermelha)
Verkis: Antonio Baracho da Silva
Traduko: James Rezende Piton
Tre dolĉas kis' el
Via buŝo sukereca,
Por mi, mastrino kaj sklavino,
Ho karul’.
Mi estas via sukerkano, muelilo,
Kaj vi birdo je plenbrilo,
Kolibreto via nom’
Jen mi ruĝa rozo,
En la amo-kort',
Kolibret', vin via rozo
Nepre amos ĝis la mort'
Kiam vi flugas
Por kisado de la floroj,
En mi doloroj,
Kun ĵaluzo, malfavor',
Alprenas bruston kun la korp',
L' animon regas.
Nur la kolibreto flegas
Ĉi-sklavinon, grandsinjor'.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Verdblanka rozo
La beleco de tiu teksto estis altreliefigita en Esperanto.
ResponderExcluirGratulon al la aŭtoro kaj al tradukisto.
Dankon, vi estas tre sentema, Lírica!
ResponderExcluirAlia bela kontribuo al BK. Gratulon, James!
ResponderExcluirDankon!
Excluir