Sub bunta beleco de hararo via

(Originala titolo: Debaixo dos caracóis dos seus cabelos)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Mikaelo Bronŝtejn

Do kiam la blankan sablon tuŝetos via pied’
Kaj iĝos hararo via de l’ blua marakvo pred’
Ovriĝos fenestroj kaj pordoj tuj kun ĝojo pro via ven’
Kaj ploros vi kun rideto, veninte al hejma ben’

Sub bunta beleco de hararo via
Ja sin kaŝas histori’ el la mondo malproksima
Sub bunta beleco de hararo via
Ja sin kaŝas la deziro resti por moment’ intima

En strato kie vi iras, kaj ankaŭ en via hejm’
La lumoj kaj la koloroj ja eble fascinaj plej
Ne tuŝas sopiran rigardon per alvoko de la feliĉo
Vi revas pri l’ hom’ alia, vi revas pri l’ renkontiĝo.

Sub bunta beleco de hararo via...

Estas trista via rigardo dum promen’ tra l’ posttagmezo
Bruston vian plenigas revoj kaj la sopira pezo
Sed en iu ajn tago venos vi kun ridet’ iriza
Laŭ la blanka sablo paŝos, laŭ via mond’ paradiza.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!