Mikaelo Bronŝtejn

(Português abaixo)

Moisej Bronshteyn, ankaŭ konata kiel Mikaelo Bronŝtejn aŭ Bruna Ŝtono, naskiĝis en 1949, en Ukrainio. En 1961 li venis al Esperanto, kaj ekde tiam ĝi estas unu el kvar liaj hejmaj lingvoj.

Li diplomiĝis kiel inĝeniero pri elektro kaj kiel ĵurnalisto; dum jardekoj li oficis kiel inĝeniero, do la verkado kaj kantado estas lia kromokupo. Ne hobio, sed serioza kromokupo.

Li mem diras: "Min plene kontentigas la lingvaĵo de Esperanto por verkado, des pli ĉar eblas evoluigi ĝin. Tion mi faras en miaj kantoj, poemoj kaj prozaj verkoj."

Ĝis nun enmondiĝis 30 liaj originalaj libroj kaj aro da tradukitaj. Plus 5 KD-oj kun liaj originalaj kantoj.

Vidu ĉi tie brazilajn muzikaĵojn tradukitajn de li.

*     *     *

Moisej Bronshteyn, também conhecido como Mikaelo Bronŝtejn ou Bruna Ŝtono, nasceu em 1949, na Ucrânia. Em 1961 aprendeu Esperanto, e desde então é uma de suas quatro línguas.

Diplomou-se como engenheiro elétrico e como jornalista; por décadas trabalhou como engenheiro, e escrever e cantar foram sua segunda ocupação. Não um hobbie, mas uma ocupação séria.

Ele mesmo diz: "O Esperanto me contenta completamente para a escrita, ainda mais por ser possível contribuir para sua evolução. É o que eu faço em minhas canções, poemas e obras em prosa."

Até agora vieram ao mundo 30 livros originais seus e vários traduzidos. Além de 5 CDs com suas composições originais.

Veja aqui músicas brasileiras traduzidas por ele.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!