(Originala titolo: Valsa brasileira)
Verkis: Edu Lobo k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca
Jen vin mi serĉis ade,
Ĉar dum pens' pri vi
Mi kuris kontraŭ tempo.
Forĵetis mi la tagojn
Sen ekvidi vin,
Kiel el filmo
Partojn sen valor'.
Mi retrofleksis la horojn,
Iom priŝtelis.
Mian vojon mi modelis
Ĝis al via kor'.
Mi supreniris monton,
Sed ne kiel korpo,
Tamen sentimento.
Mi eĉ surprizis sunon
Antaŭ sunnaskiĝ',
Transpasis noktojn
Sen vigligi min.
Kaj tra malantaŭa pord'
De l' domo serena
Mi enirus plena,
Vin vidus jena,
Konfuza pro l' fascin'
De mia ven'
Mil tagojn antaŭ ol ekkoni vin.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!