La urb' ideala

(Originala titolo: A cidade ideal)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Hundo:
Por la hundo, la urb' ideala
Havas fostojn laŭ tuta la strato
Kaj sen aŭtoj, sen kuro fatala
Do neniam mi estas premato

Kokino:
Por kokino, la urb' ideala
Havas padojn kun multaj lumbrikoj
Ventrovarmo fariĝas reala
Kaj maizo abundas en spikoj

Infanoj:
Zorgu vi, ĉar en tiaj urbegoj
Oni hastas sen atent' al gregoj
Kaj plu zorgu, ĉar gravas l' aferoj
Oni bakos vin sen konsideroj

Ĉiuj:
Sed ne, sed ne,
Nun revas mi, kaj revas, ke
Devas havi aleojn verdajn
La urbeto de mia koro
Espereble la gesinjoroj
La urbestro kaj la tajloroj
Estu nur simplaj infanoj
Devas havi aleojn verdajn
La urbeto de mia koro
Espereble la gesinjoroj
La urbestro kaj la tajloroj
La farbistoj, la profesoroj
Estu nur simplaj infanoj

Katino:
Por katino, la urb' ideala
Estas plado da freŝa fiŝtripo
Kun sardenoj en tramo metala
Kaj viando de l' plej alta tipo

Azeno:
Mi maljunas kaj ĉion komprenas
Kaj mi scias, ke ĝi ne konvenas
Urbo strange al vi malfavoras
Al vi ridas, kaj poste vin voras

Infanoj:
Zorgu vi, ĉar l' azeno komprenas
Do vi sciu, ke ĝi ne konvenas
Jen, katin', via ledo unika
Povas iĝi membrano kuika

Ĉiuj:
Sed ne, sed ne,
Nun revas mi, kaj revas, ke
Devas havi aleojn verdajn
La urbeto de mia koro
Espereble la gesinjoroj
La urbestro kaj la tajloroj
La farbistoj, la profesoroj
Estu nur simplaj infanoj
Devas havi aleojn verdajn
La urbeto de mia koro
Espereble la gesinjoroj
La urbestro kaj la tajloroj
La farbistoj, la profesoroj
La doktoroj kaj la aktoroj
La polico, la inspektoroj
Estu nur simplaj infanoj


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!