Verkis: M. J. Ferreira Penna k J. B de Mello e Souza
De l' esperanto la verda stelo
Brilas kun forto kaj energi'
Ke tra mirinde bela ĉielo
Lumon varmigan disĵetu ĝi.
Kiel birdetoj al sun' venanta
Kantas en arboj je la maten'
De nia stelo nun aperanta
Tre min ĝojigas glora alven'.
Nokto senluma regis sur tero
Estis malpaco ĉe la homar'
Sed jam de l' bono kaj de l' espero
Venas en korojn la radiar'.
Brilu ho ĉiam astro benita
Per via lumo fortigu nin
La nigra nokto estos venkita
Amo kaj paco daŭros sen fin'.
Rim:
- Dediĉita al la 3ª Brazila Kongreso de Esperanto, okazinta en Petropolo, 1910.
- Dankon al Biblioteko Carlos Domingues, de Brazila Esperanto-Ligo, kiu disponigis la originalon al ni.
Obs:
- Dedicada ao 3º Congresso Brasileiro de Esperanto, realizado em Petrópolis, 1910.
- Agradecemos à Biblioteca Carlos Domingues, da Liga Brasileira de Esperanto, que nos disponibilizou o original.
Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!