(Originala titolo: De Janeiro a janeiro)
Verkis: Roberta Campos
Traduko: Ana Paula Pose
Revizio: Cícero Soares
Ne eltenas mi rigardi vin profunde
Kaj rimarki aferojn min lasantajn sen grund’ tute sen grund‘
La multaj fazoj kaj sezonoj min forportas kun la vento
Kaj lante pensoj flugas al fund’
Foj’ post foj‘ mi devis fuĝi for
Mi devis kuri por nenia mem fordon’
Frenezaĵoj kondukantaj min al vi
Min forgesigas ke, mi ne falu en plor‘
Rigardu bone vi min pli profunde
Vin levos emoci’, kiu fluos tuj ĉe via forta rigard’
La universo konspiras al nia feliĉ’
Kaj amo estas la rezult' de l' destin’
Mi amos vin por ĉiam.
Eble vi ankaŭ ne komprenas
Mian volon por konvink’ de l' mondo
Kun granda bru’
Ke mia am’ daŭros tra l' kalendaro
Tra la jar’, januar’-januaro
Ĝis la mond’ ja ne plu
Ĝis la mond’ ne estos plu
Januar’-januaro
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!