Brila stelo

Verkis: Mikel Klav

Iam mi estis vespere
Subite mi rigardis ĉielon
Surprize mi miris pri bela stelo
Sed estis ĝi brila verda stelo

Bela hela, brila stelo
Rigardas mi grandan ĉielon,
Tre mirinda en firmamento
Ĝojas mi pri vera espero

Rimarkis mi ĝian brilon
Ĉu signifas ian signon?
Por mi estas pli ol tio!
Ĝi brilas por plibona vivo (plibona vivo ...)

Bela hela, brila stelo
Rigardas mi grandan ĉielon,
Tre mirinda en firmamento
Ĝojas mi pri vera espero

Pensoj, spiroj pro brila stelo
Revu ni pri plibona mondo
Mi deziras bonon pro la espero

Bela hela, brila stelo (brila stelo ...)
Bela hela, brila stelo (brila stelo ...)
Tre mirinda en firmamento
Rigardas mi grandan ĉielon
Bela hela, brila stelo (brila stelo ...)
Ĝojas mi pri vera espero



Kantas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!