Verkis: Kiko Zambianchi
Traduko: James Rezende Piton
Mia vojo, jen ĉiu maten',
Vi ne zorgu pri mia destin'
Mia celo kun ekskluzivec'
Mi ne lasas la spurojn sur ter'
Sen kompreno vi estos sen vid'
Kaj sen la vid', sen kompreno
Ne klopodu por scii pri mi
Se surprizas mia sinteno
Se ĉi korpo fariĝus nur sun'
Mia menso fariĝus nur sun'
Sed nur pluvas kaj pluvas,
Pluvas kaj pluvas
Se ĉe mi estus la vidpov'
Super miaj prafaroj
Kaj kapablus pri pluvo-forŝov'
Post fruaj eraroj
Mia korpo fariĝus nur sun'
Mia menso fariĝus nur...
Sed nur pluvas kaj pluvas,
Pluvas kaj pluvas
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Belegaj kaj kanto kaj traduko!
ResponderExcluirPrave!
Excluir