Mostrando postagens classificadas por relevância para a consulta kuiko. Ordenar por data Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens classificadas por relevância para a consulta kuiko. Ordenar por data Mostrar todas as postagens

Kuika ronko

(Originala titolo: O ronco da cuíca)
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Traduko: Flávio Fonseca

Jen ronko, jen
Jen ronko de la kuiko, pro la malsato
Ordonis ĝen'
Ke oni ĉesigu kuikon
Jen vera la stato

Kolero, eblas la ĉes', la interromp',
Malsato, ne eblas interromp'
Koler' kaj malsato jen vera la stato
Malsato devas koleri por interromp'
Koler' kaj malsat' por interromp'
Malsat' kaj kolero jen vera la stato

Jen vera la stato
Jen vera la stato
Kolero, malsato
Umante kuikon
Jen nepre la ronk'


Rim: Kuiko estas brazila tipa perkutinstrumento (laŭ Terminaro Brazila Muziko, Vortaro de Túlio Flores, Originala Esperanta Bildvortaro de Sylla Chaves kaj aliaj), kun raŭka sono (vidu la supran foton). Tiu vorto estas uzata en pluraj kantoj kaj la instrumento estas klare aŭdebla en la registraĵo de L' anaso (Jayme Silva k Neuza Teixeira), tradukita de Aaron Köenig.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Maĉgumo kun banano

(Originala titolo: Chiclete com banana)
Verkis: Gordurinha k Almira Castilho
Traduko: Flávio Fonseca

Mi uzos la bopon en la sambo
Nur se onklo Sam muzikos per kuik',
Per la tamburino kaj same per zabumbo
Kaj ne plu konfuzos la sambon kun la rumbo

Nur tiam kombinos mi
Miamon kun Kopakabano
Maĉgumon mi kombinos kun banano
Kaj mia sambo iĝos tia ĉi:

Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa
Regos tuj la tohuvabohu'

Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa pa
Pa-ra-ba-da-ba-ra-ba pa pa
Jen la sambo-roka ambigu'

Sed aliflanke, min
Ŝokas pensi pri bugio
Per gitar' kaj tamburin'
Dubas mi pri onklo Sam per la fritilo
En la batukado de Brazilo

Rim:
- batukado (portugallingve batucada) - ritma batado (laŭ Dicionário Esperanto-Português, de Ismael Gomes Braga kaj Novo Dicionário Português-Esperanto, de Allan Kardec Afonso Costa).
- bopo (anglalingve bebop) - Speco de ĵazo kreita en la 40-aj jaroj kiel evoluigo de svingo. (laŭ Roko kaj Popo).
- bugio (anglalingve boogie-woogie) - Speco de piana bluso en 8/8-takto kun ripetfraza promenbaso. (laŭ Roko kaj Popo).
- fritilo - la aŭtoro uzis la vorton frigideira (t.e. fritilo), kiu en Brazilo povas havi ankaŭ la signifon "muzikinstrumentaro kiu sonas kvazaŭ metalaj fritiloj batantaj unu la alian aŭ batataj de alia instrumento". (laŭ Wikipedia).
- kuiko (portugallingve cuíca) - brazila tipa perkutinstrumento (laŭ Dicionário de Túlio Flores).
- Miamo (anglalingve Miami) - usona urbo (laŭ Vikipedio).
- zabumbo (portugallingve zabumba) - brazila tipa perkutinstrumento (neologismo kreita de la tradukinto).


Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Renaskiĝi el cindroj

(Originala titolo: Renascer das cinzas)
Verkis: Martinho da Vila
Traduko: Flávio Fonseca

Renaskiĝu ni el cindroj
Replantu ni sur nova mapo
Bona varm’ en kunaj manoj
Bela sambo en la kapo
Alo de la komponistoj
Ludanta sambon sur la placo

Mulatino kantas, kuiko ronkantas, gitar’, tamburin’,
Kaj meze de l’ sceno, tra la frumateno, sambista nobelo.
Sur la avenuo, kun blanko kaj bluo, jen nia destin’,
Montrante al miloj la samban lulilon: jen Vila Isabel!

(Tiel belas!)
Tiel belas ĉi lernejo!
Tiel bonas la kantad’!
La, ra, la, ja, la, ra, la, ja,
La, ra, ja


Rim: Vila Isabel estas kvartalo de la urbo Rio-de-Ĵanejro, kie naskiĝis la samnoma samblernejo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Antoniko

(Originala titolo: Antonico)
Verkis: Ismael Silva
Traduko: Vitor Mendes

Ho Antoniko faru komplezon, sinjor’
Kiu dependas nur de ĉi via bonvol’
Urĝas la helpo al nia kara Nestor’
Kiu nun vivas en tre malglata vivad’

Vere li estas, dancanta sur loza ŝnur’
En samb-lernejo estas ĉie lia spur'
Ĉe la kuiko, la bastamo, tamborin'
Helpu vi tiun, samkiel vi helpus min

Eĉ fisorĉaĵon oni faris por ĉi ul’
Ĉar pri la sambo li pli bonas en ĉi rul'
Sed mi ja vidos lin feliĉa, volos Di’
kaj pro la helpo ajna via dankos mi, ho sinjor’



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saluton, februaro

(Originala titolo: Alô, fevereiro)
Verkis: Sidney Miller
Traduko: Flávio Fonseca

Tambureta avert': atentu!
Kavaketo atakis oble
La gitara respond': atendu!
Tiam venis la fajfo noble

La bastamo ekbatis forte
La kuiko ekĝemis time
Tamburino ekdancis korte
Seriozas la samb' anime.

Ĉiujare februare, brunino
Karnavalo venas
Oni volas vin ensorĉi, brunino
Tion mi komprenas

Se ĝi prenos vian korpon
Homoj miros sen motivo
Volante kompreni vian dancon
Volante elkoni vian vivon



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dum kadenco de l' sambo

(Originala titolo: Na cadência do samba)
Verkis: Ataulfo Alves k Paulo Gesta k Matilde Alves
Traduko: Flávio Fonseca

Certe mortos mi en iu jaro
Portos mi saŭdadon de Sara
Certe mortos mi en iu horo
Portos mi saŭdadon de Aŭrora

Venu la mort' dum la batukada dujambo
Dum la bela kadenco de l' sambo

Kaj mian nomon certe kovros mia amo
Laŭ proverbo el popol'
Mortas homo, restas famo


Rim:
- Batukado (portugallingve batucada) - ritma batado (laŭ Dicionário Esperanto-Português, de Ismael Gomes Braga kaj Novo Dicionário Português-Esperanto, de A. K. Afonso Costa).
- Dujambo - verso konsistanta el du jamboj; Jambo - versero, konsistanta el du silaboj, el kiuj la unua estas malforta kaj la dua estas forta. Ĝuste tia estas la ritma bato de, interalie, la druma bastamburo kaj la kuiko en sambo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).