(Originala titolo: O ronco da cuíca)
Verkis: João Bosco k Aldir Blanc
Traduko: Flávio Fonseca
Jen ronko, jen
Jen ronko de la kuiko, pro la malsato
Ordonis ĝen'
Ke oni ĉesigu kuikon
Jen vera la stato
Kolero, eblas la ĉes', la interromp',
Malsato, ne eblas interromp'
Koler' kaj malsato jen vera la stato
Malsato devas koleri por interromp'
Koler' kaj malsat' por interromp'
Malsat' kaj kolero jen vera la stato
Jen vera la stato
Jen vera la stato
Kolero, malsato
Umante kuikon
Jen nepre la ronk'
Rim: Kuiko estas brazila tipa perkutinstrumento (laŭ Terminaro Brazila Muziko, Vortaro de Túlio Flores, Originala Esperanta Bildvortaro de Sylla Chaves kaj aliaj), kun raŭka sono (vidu la supran foton). Tiu vorto estas uzata en pluraj kantoj kaj la instrumento estas klare aŭdebla en la registraĵo de L' anaso (Jayme Silva k Neuza Teixeira), tradukita de Aaron Köenig.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenhum comentário:
Postar um comentário
Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!